Выбери любимый жанр
Оценить:

La aventuro de la malaperinta trikvarono


Оглавление


1

Доступ к книге ограничен фрагменом по требованию правообладателя.

Arthur Conan Doyle.
LA AVENTURO DE LA MALAPERINTA TRIKVARONO


ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE MISSING THREE-QUARTER

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton

En 1823 ĉe la konata privata lernejo en Rugbeo, Anglio, William Webb Ellis kontraŭ la futbalaj leĝoj unue alprenis la pilkon en la brakoj kaj kuris. Tiele naskiĝis la sporto rugbeo.

Ni certagrade alkutimiĝis ricevi strangajn telegramojn ĉe Bakerstrato, sed mi havas apartan memoron pri iu kiu atingis nin je malluma februara mateno, antaŭ proksimume sep-ok jaroj, kaj kiu donis al s-ro Ŝerloko Holmso enigmatan kvaronan horon. Ĝi adresiĝis al li kaj tekstis—

Bonvolu atendi nin. Terura malfortuno. Dekstraflanka trikvarono malaperinta, tute deviga morgaŭ —

OVERTONO.

“Stranda poŝtstampo, sendita je 10:36,” diris Holmso, ree legante. “S-ro Overtono evidente estis tre ekscitata kiam li sendis, kaj sekve iom senkohera. Nu, li estos ĉi tie, mi certas, ĝis la tempo kiam mi finlegos La Tempon, kaj tiam ni scios ĉion pri ĝi. Eĉ la plej sensignifan problemon oni bonvolus dum tiuj senokupitaj tagoj.”

Fakte aferoj mankis ĉe ni, kaj mi sciis timegi tiajn senagadajn periodojn, pro tio ke mi spertis ke la cerbo de mia kunulo estis malnormale vigla kaj estis danĝera ke ĝi malhavas materialon por agado. Dum jaroj mi laŭgrade forkutimigis lin de la narkota manio, kiu jam minacis ĉesigi lian rimarkindan karieron. Nu, mi sciis ke sub ordinaraj kondiĉoj li ne plu avidis tiun artefaritan stimulon, sed mi bone sciis ke la amiko ne estas morta sed dormanta, kaj mi jam sciis ke la dormo estas malprofunde kaj ke la ekveko alproksimiĝis kiam dum senokupataj periodoj mi vidis la laciĝan mienon de Holmso, kaj la meditemajn sinkitajn kaj nekompreneblajn okulojn. Do, mi benis s-ron Overtonon, kiu ajn li estas, pro tio ke li jam venis kun sia enigma mesaĝo por rompi la danĝeran kalmon, kiu venigis pli da danĝero al mia amiko ol ĉiuj ŝtormoj de lia tempesta vivo.

Kiel ni anticipis, la telegramo sekviĝis per la sendinto, kaj la vizitkarto de s-ro Kirilo Overtono, Trinitato-Kolegio, Kembriĝo, anoncis la alvenon de grandega junulo, cent kilogramoj da solidaj ostoj kaj muskoloj, kiu transetendis la pordokadron per siaj larĝaj ŝultroj, kaj rigardis de unu al la alia el ni per belaspekta vizaĝo, marasma pro anksieco.

“Ĉu s-ro Holmso?”

Mia kunulo riverencis.

“Mi jam iris Skotlandjarden, s-ro Holmso. Mi renkontis inspektoron Stanlion Hopkinson. Li konsilis al mi ke mi iru al vi. Li diris ke la kazo, laŭ lia kompreno, estas pli taŭga al via lerteco ol al tio de la ordinara polico.”

“Bonvolu eksidiĝi kaj diri al mi, kio okazis.”

“Estas terura, s-ro Holmso — tute terura! Mi miras ke miaj haroj ne griziĝas. Godfreo Staŭntono — kompreneble vi aŭdis pri li, ĉu? Li estas simple la ĉarniro sur kiu la tuta teamo pivotas. Mi preferas fordoni du el la bando, kaj havi Godfreon por mia trikvarona linio. Ĉu pasĵetado aŭ faligado aŭ driblado, li estas la plej lerta, kaj tiam, li restadis trankvila kaj povas unuigi nin ĉiujn. Kion mi faras? Jen mia demando, s-ro Holmso. Estas Morhaŭso, unua rezervulo, sed lin oni trejnis kiel halfon, kaj li ĉiam movetiĝis rekte en la luderon anstataŭ resti en la tuŝlinio. Li ja bone demetite piedbatas, sed al li mankas la distingpovo, kaj li tute ne povas sprinti. Nu, Mortono aŭ Johansono, la Oksfordaj flugantoj, povus kuri preter lin. Stevensono estas sufiĉe rapida, sed li ne povus defalige piedbati de la 25-linio, kaj trikvarono, kiu ne povas aŭ demane aŭ defalige piedbati ne taŭgas nur por rapideco. Ne, s-ro Holmso, ni finiĝas krom se vi povas helpi al ni trovi Godfreon Staŭntonon.

Per amuzita surprizo mia amiko jam aŭskultis ĉi tiun longan paroladon, kiu elverŝiĝis per eksterordinaraj vigleco kaj seriozeco, kun ĉiu punkto enbatita per frapo de la muskola mano sur la genuon de la parolanto. Kiam nia vizitanto eksilentis, etendis Holmso la manon por alpreni volumon “S” de sia rutina libro. Unuafoje li vane elfosis en tiun minon de varia informo.

“Estas Arturo H. Staŭntono, la promesplena juna falsisto,” diris li, “kaj estis Henriko Staŭntono, kiun mi helpis mortpuni, sed al mi Godfreo Staŭntono estas nova nomo.”

Estas la vico de nia vizitanto surpriziĝi.

“Nu, s-ro Holmso, mi opiniis ke vi scias aferojn,” diris li. “Mi supozas do, ke se vi neniam aŭdis pri Godfreo Staŭntono, vi ankaŭ ne scias pri Kirilo Overtono.”

Holmso petoleme kapneis.

“Je l’ ĉielo!” kriis la atleto, “Nu, mi estis unua rezervulo por Anglio kontraŭ Kimrio, kaj mi jam estris la ĉefteamon la tutan jaron. Sed tio estas nenio! Mi ne opiniis ke estas iu ajn en Anglio, kiu ne scias pri Godfreo Staŭntono, la majstra trikvarono, Kembriĝo, Blakhito, kaj kvin internaciaj postludoj. Je l’ ĉielo! S-ro Holmso, kie vi jam loĝadas?”

Holmso ridis je la naiva mirego de la juna giganto.

“Ni loĝas en malsamaj mondoj, s-ro Overtono — la via estas pli dolĉa kaj pli sana ol la mia. Miaj disbranĉigoj disetendas en multajn partojn de la socio, sed feliĉe neniam en amatoran sporton, kiu estas la plej bona kaj plej sana afero en Anglio. Tamen, via neatendita vizito ĉi-matene montras al mi ke eĉ en la mondo de freŝa aero kaj laŭregula ludo, mi devu aferi. Do, mia bona sinjoro, mi petas ke vi eksidiĝu kaj diru al mi, malrapide kaj trankvile, precize tion, kio okazis, kaj kiel vi deziras ke mi helpu al vi.”

Juna Overtono alprenis la ĝenatan mienon de la viro kiu pli kutime uzas la muskolojn ol la intelekton, sed laŭgrade, per multe da ripetado kaj obskureco, kiujn mi ellasu de lia rakonto, li klarigis la strangan historion.

“Jen la rakonto, s-ro Holmso. Kiel mi jam diras, mi estras la rugbean ĉefteamon de Kembriĝo kaj Godfreo Staŭntono estas la plej bona teamano. Morgaŭ ni ludos kontraŭ Oksfordo. Hieraŭ ni ĉiuj alvenis kaj registris ĉe la privata hotelo de Bentlio. Je la deka mi vizitis ĉiun ulon por scii ĉu ili enlitiĝis, ĉar mi kredas je la rigora trejnado kaj multe da dormado por igi la teamon sana. Mi babilis kun Godfreo antaŭ ol li enlitiĝis. Li ŝajnis al mi pala kaj ĝenata. Mi demandis al li, kion misas. Li diris ke ĉio estas en ordo — nur eta kapdoloro. Mi ĝisis lin kaj foriris. Post duona horo, la pordisto diris al mi ke barbita krudulo venis kun noto por Godfreo. Li ne jam enlitiĝis kaj oni venigis la noton al lia ĉambro. Godfreo legis ĝin, kaj falis malantaŭen en sian seĝon kvazaŭ oni frapis lin per stangohakilo. La pordisto estis tiel terurita ke li estis venigonta min, sed Godfreo malpermesis al li, trinkis iomete da akvo, kaj trankviligis sin. Tiam li malsupreniris, diris ion al la vizitanto en la koridoro, kaj la paro foriris kune. Kiam la pordisto laste vidis ilin, ili preskaŭ kuris laŭ la strato en la direkto de la Strando. Ĉi-matene la ĉambro de Godfreo estis senhoma, oni ne dormis en lia lito, kaj liaj aĵoj restis same kiel la antaŭa nokto. Li subite foriris kun fremdulo, kaj ni ne jam ricevis eĉ unu vorton pri li. Mi ne kredas ke li iam revenos. Li estas sportulo, estas Godfreo, ĝisoste, li ne haltus sian trejnadon kaj malkomplezus sian estron se ne por iu kaŭzo tro forta por li. Ne, mi certas ke li foriris por ĉiam, kaj ni neniam vidos lin.

Ŝerloko Holmso profunde atentis ĉi tiun strangan rakonton.

“Kiel vi klopodis?” li demandis.

“Mi telegrafis al Kembriĝo por lerni, ĉu oni aŭdis pri li. Oni respondis, ke nenio estis aŭdita.”

“Ĉu li eblas reveni al Kembriĝo?”

“Jes, estas malfrua vagonaro — 11:15 ptm.”

“Sed, tiom kiom vi povas konstati, li ne iris per ĝi?”

“Ne, neniu vidis lin.”

“Tiam kion vi faris?”

“Mi telegrafis al lordo Mont-Jakobo.”

“Kial al lordo Mont-Jakobo?”

“Godfreo estas orfo, kaj lordo Mont-Jakobo estas lia plej proksima parenco — lia onklo, mi kredas.”

“Jes ja. Tio ĵetas novan lumon sur la aferon. Lordo Mont-Jakobo estas unu el la plej riĉuloj en Anglio.”

“Mi aŭdis Godfreon diri tiele.”

“Kaj ĉu via amiko estas proksime parenca?”

“Jes, li estas ties heredonto, kaj la maljunulo estas preskaŭ okdekjaraĝa — kaj plenplene da podagro. Oni diras, ke li povas kretigi sian biliardbastonon per siaj fingroartikoj. Li neniam donis al Godfreo ŝilingon dum lia tuta vivo, ĉar li estas absoluta avarulo, sed la havaĵo venos al Godfreo siatempe.”

“Ĉu lordo Mont-Jakobo kontaktis vin?”

“Ne.”

“Kian motivon povis via amiko havi iri al lordo Mont-Jakobo?”

“Nu, io maltrankviligis lin la antaŭan nokton, kaj se temis pri mono, estas eble ke li irus al sia plej proksima parenco, kiu havas tiom multe, kvankam laŭ tio, kion mi aŭdis, ne estas probabla ke li akiras ion. Godfreo ne ŝatas la maljunulon. Li ne irus al li, se li povas alie.”

“Nu, ni povas baldaŭ determini tion. Se via amiko estis venanta al sia parenco, lordo Mont-Jakobo, vi devas klarigi la viziton de ĉi tiu krudulo je tiom malfrua horo, kaj la agitadon kaŭzitan.”

Kirilo Overtono alpremis la manojn al la kapo. “Mi ne povas kompreni ion.” li diris.

“Nu, mi havas senokupatan tagon kaj plaĉas al mi konsideri la aferon,” diris Holmso. “Mi rekomendegas, ke vi preparu por la matĉo sen la juna sinjoro. Devas esti, kiel vi diris, superforta necesaĵo, kiu fortiris lin tiele, kaj la sama necesaĵo probable fortenos lin. Ni iru al la hotelo kune, kaj ni lernu ĉe la pordisto povas ĵeti freŝan lumon sur la aferon.”

Ŝerloko Holmso povis majstre trankviligi humilan vidinton, kaj tre baldaŭ en la privateco de la forlasita ĉambro de Godfreo Staŭntono li eltiris ĉion, kion la pordisto povis diri. La vizitanto de la antaŭa vespero ne estas sinjoro, nek laboristo. Li estas simple tio, kion la pordisto priskribis kiel “ordinaraspekta ulo”, — kvindekjaraĝulo, grizita barbo, pala vizaĝo, malpompe vestita. Li mem ŝajne estis agitata. La pordisto rimarke diris, ke lia mano tremis kiam li transdonis la noton. Godfreo Staŭntono puŝis la noton en sian poŝon. Staŭntono ne manpremis kun la viro en la koridoro. Ili interŝanĝis kelke da frazoj el kiuj la pordisto distingis nur la vorton, “tempo”. Tiam ili forhastis kiel priskribita. Estis ĵus 10:30 ptm laŭ la koridora horloĝo.

3

Жанры

Деловая литература

Детективы и Триллеры

Документальная литература

Дом и семья

Драматургия

Искусство, Дизайн

Литература для детей

Любовные романы

Наука, Образование

Поэзия

Приключения

Проза

Прочее

Религия, духовность, эзотерика

Справочная литература

Старинное

Фантастика

Фольклор

Юмор